Oftaj demandoj


D: Kio estas la celo de Mia Vivo?
R: La fina venko.


D: Sub kiu juro estas Mia Vivo?
R: La juro de EU (Eŭropa Unio).


D: Mi ne plu povas ensaluti per mia uzantnomo.
R: Ekde 15 februaro 2021 oni devas ensaluti per sia retpoŝtadreso pro plisekuriga kialo.


D: Kial mi ne ricevas retpoŝtajn sciigojn?
R: Iuj retpoŝtaj servoj ne permesas amasajn retpoŝtojn, kiel Yahoo. Vi devas ŝanĝi retpoŝtadreson.


D: Mia bildo malaperis sur afiŝo aŭ en albumo / Mi ne povas alŝuti bildon en albumon.
R: Tiu eraro estis pro datumbaza nekongruo antaŭ 8 februaro 2021. Ĝi estas solvita nun, sed vi bedaŭrinde devas realŝuti vian malaperan bildon, aŭ forigi vian albumon kaj realŝuti. Se bildo malaperas, aŭ vi havas problemon de albumo post 8 februaro 2021, kontaktu min.
Mi elkore pardonpetas pro la ĝeno!


D: Kial mi devas alŝuti profilan bildon/avataron antaŭ ol afiŝi kaj mesaĝi?
R: Estas por malebligi robotojn ke registriĝi kaj spami.


D: Kio signifas #KOR kaj #Ĉuĝuste?
R: #KOR estas kradvorto kaj mallongigo de: korektu mian enskribaĵon kaj klarigu al mi pri miaj eraroj. Ĝi estas uzata ĉefe kiam oni skribas ekzemplan frazon por lernado de Esperanto.

#Ĉuĝuste? estas varianto de #KOR, sed estas ĉefe uzata kiam oni afiŝas normale, sed samtempe volas konfirmon ĉu onia enskribaĵo estas ĝusta aŭ ne.

Se via nivelo de Esperanto estas alta, bonvolu helpi la petintojn por ke ili plibonigu siajn Esperantojn. Tamen, NE korektu se via nivelo de Esperanto ne estas sufiĉe alta, aŭ se vi ne alkutimiĝas klarigi pri gramatiko aŭ vortsignifoj. Kaj bonvolu ne korekti iun, kiu ne petis korekton. Ĝi estus malrespekte.


D: Ĉu ne estas virtuala klavaro por skribi literojn kun ĉapeloj?
R: Bedaŭrinde ne. Ni nune serĉas solvon kontraŭ la problemo. Vi tamen povas uzi la kromprogrameton Anstatauxi por Chrome.


D: Kial ĉiuj povas/ne povas legi mian afiŝon?
R: Kiam vi afiŝas, vi devas elekti ke ĉu vi volas ke afiŝo estu publika, por retejaj membroj, por nur amikoj aŭ por nur mi. La sistemo aŭtomate memoras vian lastan elekton por la sekvonta afiŝo. Vi ankaŭ povas ŝanĝi ĝin poste.


D: Ĉu ekzistas saĝtelefona aplikaĵo?
R: Ne, estus tro multekosta kaj laborintensa.


D: Ĉu mi povas kaŝi min de neanoj?
R: Jes. Vi povas elekti ĝin en Profilo –> Pri –> Agordoj.


D: Mia retumilo asertas, ke la retejo ne estas sekura. Ĉu vere?
R: Ne. Tiu probable estas pro bildoj el aliaj retejoj, kiuj ne estas sekuraj. Mia Vivo mem estas tute sekura.


D: Ĉu mi povas alŝuti bildojn per ŝovi kaj meti?
R: Ne. Vi devas uzi la alŝutan butonon. Aŭ la bildoj eble ne alŝutos normale.


D: Kiel funkcias “mencio” kaj kiel mi uzas ĝin?
R: Se vi volas rekte mencii iun en afiŝo aŭ komento, vi povas aldoni la nomon de tiu homo uzante “@” plus la nomon (@ekzemplo). Listo de uloj kiujn vi povas aldoni aperos, kaj vi povas elekti unu el ili. Notu ke vi povas aldoni nur ulojn kiuj estas aŭ viaj amikoj aŭ komentintoj en afiŝoj.


D: Mi estas komencanto. Mi havas demandon pri Esperanto. Ĉu mi rajtas demandi en afiŝo per alia lingvo?
R: Ne. En Mia Vivo ĉiu estas en Esperanto. Sed se estas grupo por komencantoj de la lingvo, kiun vi parolas, vi povas demandi tie. Alimaniere, vi povas demandi en Esperanto, eĉ en fuŝa Esperanto. Ne forgesu uzi #KOR en tiu okazo.


D: Kio signifas la piktogramoj apud la nomoj?
R:

Retejestro= La retejestro, ĉefa administranto kaj via reĝo.
Kontrolanto= Kontrolanto: membro kun aparta rajtigo por kontroli la tutan retejon kontraŭ netaŭgaj afiŝoj kaj kondutoj.
Ambasadoro= Ambasadoro: iu, kiu disvastigas Mia Vivo en aliajn retejojn kaj lokojn.
Instruisto= Instruisto: ulo, kiu estas agnoskita spertulo pri Esperanto kaj volonta instruisto kaj klarigisto de la lingvo.
La plej granda mondonacinto= La plej granda mondonacinto de Mia Vivo.
La dua plej granda mondonacinto= La dua plej granda mondonacinto de Mia Vivo.
La tria plej granda mondonacinto= La tria plej granda mondonacinto de Mia Vivo.
Ulo, kiu mondonis 1-foje= Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 1-foje.
Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 2-foje= Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 2-foje.
Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 3-foje= Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 3-foje.
Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 4-foje= Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 4-foje.
Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 5-foje= Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 5-foje.
Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 10-foje= Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 10-foje.
Avertita membro= Membro, kiu estas avertita provizore pro rompigo de la reguloj.


D: Ĉu mi rajtas reklami sur miaj afiŝoj?
R: Jes. Kondiĉe ke vi ne reklamas tro ofte, ĝenante aŭ spamas kaj ĝi estas tute en Esperanto. Ni decidas de kazo al kazo, sed la regulo de dekfingro estas ke vi permesas informi pri via(j) produkto(j) kaj/aŭ servo(j) kiam ĝi/ili estas novaj kaj regule se vi havas templiman kampanjon.
Ekzemple, se vi informas ĉiu-dusemajne ne estas problemo. Se vi informas trifojojn ĉiutage aŭ en nerilataj grupoj aŭ afiŝoj ĝi estas konsiderate kiel spamo.


D: Kial mi ne povas afiŝi, komenti aŭ alŝuti fotojn?
R: Vi devas enskribi ĉiujn kampojn markitajn * en via profilo kaj alŝuti avataran bildon antaŭ ol povi partopreni en la retejo.


D: Kiel mi povas forigi grupon, kiun mi kreis?
R: Vi devas peti ke administranto forigu ĝin. Vidu Kontakto-n.


D: Kiom da spaco oni ricevas por alŝuti bildojn?
R: 300 MB po persono. Ĉiu bildo povas esti inter minimume 250×250 bilderoj kaj maksimume 5000×5000 bilderoj, aŭ 10 megabajtoj. La kvanto da bildoj estas senlima.


D: Mi respondis ĉiujn bezonatajn kampojn de mia profilo. Kial ĝi estas montrata kiel malpli ol 100% finigita?
R: Vi devas enskribi ĉiun kampon por atingi 100%. Se vi ne havas, ekz., konton en Facebook, skribu ion ajn. Estas rekomendite ke nur premu la spacoklavon unufoje.


D: Kie vi trovis la markojn kaj bildojn, kiujn vi uzas?
R: La markoj estas de Freepik kaj Roundicons (Flaticon). La ensalutpaĝa bildo estas de Pixabay (Pexels).


D: Kiu estas la programo, kiun Mia Vivo uzas?
R: PeepSo.


D: Kiom kostas la retejon?
R: Nuntempe la programo kaj la servilo kostas ĉirkaŭ 500 eŭrojn ĉiujare.


D: Mi volas aldoni ligilon en alian retejon. Ĉu estas taŭga bildo, kiun mi povas uzi?
R: Vi povas uzi ĉi tiujn bildojn: Mia Vivo (granda), Mia Vivo (malgranda), MV (granda), MV (granda, rondaj anguloj), MV (granda, rondaj verdaj anguloj), logotipo de pavo (PNG) kaj logotipo de pavo (JPG).

La bildoj supre estas kopirajtitaj © Mia Vivo 2020-2021 kaj oni bezonas permeson de la posedanto por uzi ilin. La ekzeptoj estas por artikoloj (komercaj aŭ nekomerĉaj) pri la retejo, ĝiaj enhavoj aŭ por similaj sciigadaj motivoj. Ekzemple por vikipediaj artikoloj, artikoloj en retaj aŭ paperaj gazetoj, por sciigi pri ion el la retejo sur aliaj sociaj retejoj aŭ por ligigi al Mia Vivo mem. En tiuj okazoj oni rajtas uzi la bildojn libere, sen permeso, kaj sen bezono ke sciigi la posedanton pri la uzado.

[English] The pictures above are copyrighted © Mia Vivo 2020-2021 and one need permission from the owner to use them. The exceptions are for articles (commercial or non-commercial) about the website, its content or for similar informational purposes. For example articles for Wikipedia, articles for net- or paper magazines, to inform about something in the website on other social media sites or to link to Mia Vivo itself. In those cases one is allowed to use the pictures freely, without permission, and without the need to inform the owner about its usage.


Sciu ke Yahoo(.com, .fr, .com.ar, ktp) ne akceptas retpoŝtajn sciigojn el Mia Vivo.
Kvestado ĝis majo 2022: €1350 (legu pli)

€1000

Mia Vivo estas multekosta afero, vivante per mondonacoj. Vi povas helpi!

Novaj membraj fotoj

Ensalutintaj membroj

La plej novaj membroj

Nia babilejo sur Telegram (https://t.me/Mia_Vivo)

Markdaŭnaj kodoj

ekz

= # ekz

ekz

= ## ekz

ekz

= ### ekz
ekz = *ekz*
ekz = **ekz**
ekz = > ekz
ekz = ~~ekz~~
ekz = [ekz](http(s)://…)
nomo =
@nomo
= ![](http(s)://…)

= ***
🙂 =
:)
🙁 =
:(
😀 =
:D
😉 =
;)
😮 =
:o
😎 =
8-)
😡 =
:x
😛 =
:P

🙂

=
# :)