Legu la TUTAN klarigon antaŭ ol donaci!
Ĝi ne estas longa, nek ĝi vian kalkanon mordos.
Ĉu vi volas subteni Mia Vivo-n per mondonaco? Dankon! Tio tre helpas, eĉ poŝmono! Do jen kiel fari:
Elektu kiel vi volas esti menciita sur la donacint-paĝo:
• Nome, kun bildsimbolo apud via nomo kaj kun persona danko sur la fluo dum 2 tagoj.
• Alinome, sen bildsimbolo apud via nomo sed kun nepersona danko sur la fluo dum 2 tagoj.
• Kiel anonima donacinto, sen bildsimbolo apud via nomo sed kun nepersona danko sur la fluo dum 2 tagoj.
Estas tre grave ke vi sendas mesaĝon pri via elekto; aŭ per la elektita servo (malsupran), aŭ per Mia Vivo, aŭ retpoŝte. Se vi ne sciigas inter tagoj pri via elekto, vi estos montrata kiel anonima donacinto (tio estas ŝanĝebla poste).
Elektu per kiu servo vi volas donaci:
• Transdoni de via bankkonto al nia bankkonto – senkosta inter EU, kontaktu la retejestron por la informo
• Swish – senkosta nur-sveda sekura pagsistemo por saĝtelefonoj, kontaktu la retejestron por la telefonnumero
• PayPal – kostohava usona sekura pagsistemo
• Wise – kostohava brita sekura pagsistemo
• Buy Me A Coffee – kostohava usona sekura pagsistemo

