Konkurso 2023

Por festi la trian (3-an) datrevenon de Mia Vivo, ni havas nun konkurson en kiu, la gajnonto ricevos ĉi tiujn premiojn:

  1. Pinglo kun la logotipo de Mia Vivo.
  2. Pinglo kaj magneto de Andy Warhol-eska stilo.
  3. La KD-on Verda Disco, kreita por la Universala Kongreso je 2009, por festi la 150 naskiĝjaron de Zamenhoff.
  4. Busteto (el plasto) de Zamenhof.
  5. 50 eŭroj.
La premioj.

La reguloj:

Por partopreni en la konkurso, vi devas:

  1. Vi devas krei ion originalan, kiu neniam antaŭe estis publikigita. Ĝi aŭ devas esti pri Mia Vivo, aŭ Mia Vivo devas esti en la centro de la kreaĵo. La kreaĵo povas esti io ajn: filmo, artikolo, pentraĵo, memeo, rakonto, kanto k.t.p. Nur la fantazio estas la limo. Ankaŭ ne estas limo de kiom da kreaĵoj, vi povas prezenti.
  2. Vi devas disvastigi la kreaĵon en maniero, per kio aliaj homoj povas vidi ĝin. Ekz, se vi montras vian kreaĵon sur via retejo, vi ankaŭ devas disvastigi ĝin en aliaj grandaj retservoj, kiel Facebook, Reddit, YouTube, Telegram, aŭ iu alia granda retejo.
  3. Vi devas aliĝi al, kaj afiŝi vian kreaĵon en, la grupo de Mia Vivo pri la konkurso. Farinte tion, vi aŭtomate estas partoprenanto de la konkurso.

La lasta ŝanco por prezenti sian kreaĵon estas la lastan sekundon de la 20-a de oktobro 2023. La gajninto estos anoncita je la 27-a de oktobro, la tria datrevena tago de Mia Vivo.

(la premioj ne estas pagitaj per la donacoj por la retejo. Mi, la retejestro, pagis ĉiom mem.)

Filmoj

Jen la du filmoj, kiuj prezentas la konkurson (por disvastigi aliloke):

6 minutoj
15 sekundoj

Konsileto: Ne forgesu kontroli la privatecon de via afiŝo (ekz. Nur amikoj anstataŭ Publika).

Kvestado 2023-2031: €5000 (legi pli)
€1737,12

Mia Vivo estas multekosta afero, vivanta per mondonacoj. Vi povas helpi!

Ensalutintaj membroj

La plej novaj membroj

Markdaŭnaj kodoj

ekz

= # ekz

ekz

= ## ekz

ekz

= ### ekz
ekz = *ekz*
ekz = **ekz**
ekz = ***ekz***
ekz = ~~ekz~~
ekz = [ekz](http(s)://…)
nomo =
@nomo
“ekz” =
> ekz
= ![](http(s)://…)

= ***
🙂 =
:)
🙁 =
:(
😀 =
:D
😉 =
;)
😮 =
:o
😎 =
8-)
😡 =
:x
😛 =
:P

🙂

=
# :)
Akiru la saĝtelefonan aplikaĵon:

 
Fluo
Profilo
Grupoj
Serĉi
Kiel uzi
Mia Vivo

FREE
VIEW