Regularo



A. Pri
  1. Mia Vivo (miavivo.net) estas nekomerca, socia retejo por Esperantistoj.


B. Konto
  1. Oni rajtas registri nur po unu (1) konton por persono, aŭ por oficiala Esperanta organizo. Ĉiuj kadroj devas esti enskribita kun ĝustaj informoj. Ni ne permesas anonimajn aŭ fikciajn kontojn.
  2. Tiu, kiu malobeas la supran regulon ricevos averton se la malobeo estas malgrava.
  3. Tiu, kiu grave malobeas la supran regulon estos punita per forigo de sia konto kaj malpermesata krei novan.


C. Aĝo
  1. Vi devas esti almenaŭ 13 jaraĝa, aŭ havas la permeson de viaj gepatroj por membriĝi.
  2. Tiu, kiu malobeas ĉi supran regulon estos punita per forigo de sia konto kaj malpermesata krei novan antaŭ ol li/ŝi/ri fariĝas 13-jaraĝa.


Ĉ. Kondutado
  1. Mia Vivo estas bonveniga loko por ĉiu homo, kaj ni ne permesas troladojn, ĉikanadojn, diskriminacion, falsitajn novaĵojn/informojn, fiparoladojn, trompulojn, trudaĵojn, malrespektajn parolmanierojn aŭ iun kombinon de ili. Traktu aliajn membrojn tiel, kiel vi mem volas esti traktata. Respektu ke aliaj membroj povas havi aliajn opiniojn, valorjuĝojn kaj vivmanierojn ol vi. La reguloj estas samaj por ĉiuj. Ĉiu enskribo kiu malobeas ĉi tiujn regulojn malsupre estos redaktita aŭ forigita.

    Difinioj
    1. Trolado: malbonvene afiŝi polemikajn, incitajn kaj/aŭ senrilatajn enhavojn, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo kaj/aŭ ĝenerale al interrompo de normala tema diskuto.
    2. Ĉikanado: estas difinita kiel publika aŭ privata (pervorte aŭ alie) farado de ĝenoj, malagrablaĵoj, mensogoj, malhelpoj, humiligoj, ĉantaĝoj, turmentoj aŭ instigo de perforto al iu, por sentigi tiun personon malpli valora, malpli deca aŭ malpli bonvena kiel homo aŭ kiel reprezentanto de iu grupo aŭ idearo (fikcia aŭ reala).
    3. Diskriminacio: formuli kaj disigi negativajn opiniojn pri iu, malfavore trakti iun aŭ malavantaĝe juĝi la agojn de iu, ne surbaze de siaj individuaj meritoj, sed pro sia aneco de iu grupo kaj la perceptita idearo kaj agado de tiu grupo (fikcia aŭ reala), pro sekso, genra idento, etno, religio, ideologio, invalideco, seksa orientiĝo kaj/aŭ aliaj facile identigeblaj grupecoj. Malama parolado estas malpermesa laŭ la leĝo de EU.
    4. Falsita novaĵo/informo: formo de novaĵo aŭ informo konsistanta el intencita misinformado aŭ trompaĵo por igi aliulojn havi malveran komprenon pri individuo aŭ grupo, ofte tre negativan kaj malamikecan. Estas la respondeco de la skribinto ke pruvu sian asertadon de fakto aŭ konkludo (ekz. per fontoj el fidinda fonto), se ĝi estas suspektata ke esti falsa novaĵo/informo.
    5. Fiparolado: parolado kiu estas en malbonvena seksa naturo aŭ alimaniere ĝenega por la ricevanto.
    6. Trompulo: ulo kiu prezentas sin kiel alia homo ol si mem por trompi aliulojn pri sia vera idento kaj intenco.
    7. Trudaĵo: (alinome spamo) senrilataj aŭ nepetitaj mesaĝoj — private, engrupe aŭ surflue — por reklami (vidu F), trompi, peti monon, oferti seksumoservon, disvastigi malican programaron, ktp. Ankaŭ inkludas aldonado de sama aŭ simila mesaĝo — private, engrupe aŭ surflue — multfoje dum mallonga tempo.
    8. Malrespekta parolmaniero: diri insultaĵon, ofendaĵon, malbenaĵon, mokaĵon aŭ senpruvan akuzaĵon al aŭ iu persono, iuj personoj aŭ grupo.

  2. Je la unua grava malbonkonduto oni ricevos privatan averton.
  3. Je la dua grava malbonkonduto oni ricevos publikan averton.
  4. Je la tria grava malbonkonduto oni estos punita per forigo de sia konto kaj malpermeso krei novan.
  5. Se la akuzita persono ne faris nerefuteblan malobeon laŭ la punkto Ĉ11, Ĉ12, Ĉ13, Ĉ14, Ĉ15, Ĉ16, Ĉ17 aŭ Ĉ18 Mia Vivo kutime absolvas la akuzitan personon.
    • Erotikaj kaj pornografiaj enhavoj estas malpermesataj.
    • Permesataj estas sciencaj, politikaj, artaj, arthistoriaj satiraj kaj ne-erotike aŭ ne-pornografie interpreteblaj nudaĵoj. En malcertaj okazoj ni ĝenerale forigos la enhavon.
    • Erotik(aĵ)o estas difinita kiel enhavo, kies celo estas kaŭzi seksajn sentojn.
      Pornografi(aĵ)o estas difinita kiel, montrate aŭ rakontate eksplicita erotikaĵo.
  6. Bildoj kaj filmoj — veraj aŭ desegnitaj, realismaj aŭ ne — de perfortaĵoj aŭ perfortvunduloj estas ĝenerale malpermesataj. Inkluzive, sed ne limigita al; memmortigscenoj, militscenoj, scenoj de interbatiĝoj, scenoj de gravaj akcidentoj ktp.
  7. La escepto de la reguloj Ĉ6.1 kaj Ĉ7 estas se la enhavo estas:
    • aŭ sufiĉe cenzurita por esti montrata al ĉiuj, inkluzive al infanoj,
    • aŭ nur ligigo al alia retejo, kiu havas sistemon kontraŭ videblo al infanoj, aŭ almenaŭ klaran averton pri la enhavo.
  8. La administrantoj de Mia Vivo ne havas respondencon pri la skribaĵoj, disdonaĵoj kaj alŝutaĵoj de niaj membroj. Respondeco restas sole kaj tute al la membroj mem.
  9. La administrantoj de Mia Vivo havas respondecon por agi tiel rapide kiom eble por kontroli kaj trakti raportitajn aĵojn pri tiuj, kiuj malobeas niajn regulojn aŭ la leĝojn kiuj ampleksas Mia Vivo, inkluzive transdonado de informoj al la taŭga policaŭtoritato se la afero estas grava.


D. Lingvo
  1. En Mia Vivo vi estas atendita skribi nur en Esperanto. Se vi aldonas aĵon en alia lingvo, vi traduku ĝin en Esperanton.
  2. Tiu, kiu malobeas regulon D1 ricevos privatan averton kaj la aĵo estos forigita.
  3. Nur komencantojn estas esceptataj de la regulo D1. Ili rajtas demandi taŭgajn demandojn en aliaj lingvoj en tiucelaj grupoj.


E. Lingvouzado
  1. Skribu bonorde kaj belaspekte. Bonorde kaj belaspekte signifas ekzemple ne skribi longajn, nekoherajn tekstojn, ne uzi tro grandajn aŭ tro multajn bildojn kaj ne skribi per nur majuskloj.
  2. Se oni grave malobeas la regulojn E1 la aĵo estos forigita kaj oni ricevos privatan averton.


F. Disdonado de aĵoj
  1. Oni rajtas disdoni aĵojn kiuj estas rilate al la Esperanta lingvo, movado, kulturo, ktp. Tiu inkludas reklamon por Esperantan komercan servon.
  2. Mia Vivo ne permesas ke vi aldonu aĵon kiu estas kopirajtita kaj vi ne havas permeson disdoni, aŭ aĵon kiu estas en privata naturo de aliulo sen permeso.
  3. Je la unua grava miskonduto de la regulo F2 oni ricevos privatan averton.
  4. Je la dua grava miskonduto de la regulo F2 oni ricevos publikan averton.
  5. Je la tria grava miskonduto de la regulo F2 oni estos punita per forigo de sia konto kaj malpermesata krei novan.
  6. En duba situacio pri la regulo F2, Mia Vivo preferas malkondamni ol kondamni, sed ni decidos al kazo de kazo.


G. Kontrolantoj kaj administrantoj
  1. Kontrolantoj kaj administrantoj estas uzantoj de Mia Vivo kiuj havas rajton gardi la regularon, kaj povas kondamni, malkondamni kaj puni regulorompintojn laŭ la regularon. Por tiu celo, Kontrolantoj kaj administrantoj havas rajton legi, redakti kaj forigi aĵojn de membroj.
  2. Membroj de Via Vivo rajtas kontesti la decido de kontrolanto kaj administranto. En tiu okazo, vi povas kontakti alia kontrolanto aŭ administranto por klarigi la situacion. Priskribu la situacion la plej klare kaj plej detale kiel eble. Montru ekrankopion se vi povas kiel pruvo. Ne forgesu diri kiu estis la kontrolanto kun tiu decido kiun vi kontestas.
  3. Se la decido kiun vi kontestas estas juĝita kiel justa, la decido estas nerevokebla. Vi ne povas kontesti du fojon.
  4. Se la decido kiun vi kontestas estas juĝita kiel maljusta, vi rajtas ricevi publikan pardonpeton.
  5. Kontrolanto kiu misuzas sian pozicion per aŭ:
    1. legi privatan skribaĵon de aliulo sen taŭga kialo;
    2. arbitre redakti aŭ forigi aĵon de aliulo;
    3. arbitre forbari aŭ forigi membron;
    4. aŭ kondutas en maltaŭga maniero al membro aŭ membroj
    estos malpromociita al rango de ordinara membro kaj devas skribi publikan pardonpeton, aŭ en grava okazo estos punita per forigo de sia konto kaj malpermesata krei novan.


Ĝ. Privateco
  1. Mia Vivo estas malfermita socia retejo. Tiu afero, kiu ne estas privatigita, estas legebla kaj videbla de ĉiuj, inkluzive ne-membroj.
  2. Neniu rajtas uzi aĵojn aŭ informojn de ĉi tiu retejo por eksterretejaj celoj, sen klara aprobo de la individuaj aŭtoroj. Ĉi tio inkluzivas disdoni personan informon eksterreteje aŭ kolekti informon por vendi al firmaoj aŭ aliaj organizoj.
  3. Ĉi tiu retejo uzas foje kuketojn por plibonigi la uzantsperton. Kuketo estas unika tekstdosiero kiun la retejo sendas al via retumilo. En via retumilo vi havas elekton; ĉu permesi ĉu malpermesi kuketojn. Se vi malpermeas ilin vi eble havas malpli bonfunkcian uzosperton.
  4. Ĉi tiu retejo ŝparos vian IP-adreson en niaj serviloj. IP-adreso estas adreso kiu montras kiun komputilon parolas kun niaj serviloj, kaj ĝi estas spurebla. Estas normala kaj necesa konduto.
  5. Ni ŝparas iom da informoj, sed ne pli ol ni bezonas por la celo de la retejo. Ĝi inkluzivas nomon, retpoŝtadreson, landon, urbon, urbeton aŭ vilaĝon kaj sekson, kaj krome aliajn informojn kiujn la uzanto donis laŭvole.
  6. Ni obeas la GDPD-an leĝon de EU, kaj al ni aplikeblajn naciajn leĝojn.
  7. Mia Vivo kaj ĝiaj administrantoj kaj kontrolantoj nek vendas nek donas informojn de sia membroj kaj uzantoj al tria partio.
  8. Neregistaraj organizoj kaj individuloj kiuj postulas informojn pri membroj estos ignoritaj.
  9. La reklamoj en Mia Vivo estas neaŭtomataj kaj ne ŝparas informojn pri la vidintoj kaj alklakintoj. Neniu scios ĉu vi vidis reklamojn aŭ alklakis ligilon aŭ ne.
  10. Kontrolantoj kaj administrantoj havas apartajn rajtojn legi, redakti kaj forigi aĵojn de membroj. Vidu regulojn G por scii pli.
  11. Se iu ajn regulo en la regularo ŝanĝiĝos, Mia Vivo prezentos ĝin en taŭga loko por ĉiuj membroj kaj emfazos la ŝanĝon.

  12. Ĉar estas malebla garantii ke la retejo neniam estos entrudita de retpiratoj, Mia Vivo rekomendas kun emfazo ke vi neniam kaj nenial aldonos informojn kiuj ĝenos aŭ kreos problemon al vi se ili senpermese estus disdonitaj alireteje.


H. Kopirajto
  1. Mia Vivo; ĝia nomo kaj logotipo estas kopirajtitaj de Mia Vivo kaj ĝiaj posedantoj. Ne estas permesata uzi la nomon aŭ la logotipon por komercaj celoj sen skriba permeso. Disdonado estas nur permesata sen permeso laŭ la principo de “justa uzo”, ekzemple por edukadaj retejoj kiel Wikipedio, por ĵurnalajn artikolojn pri la retejo, por disdoni informojn al lernantoj, ktp.

Konsileto: Vi povas elekti inter vicigi la afiŝojn laŭ dato, aŭ laŭ laste skribitaj kaj komentitaj.

Kvestado 2023-2026: €1700 (legi pli)
€1364,06

Mia Vivo estas multekosta afero, vivanta per mondonacoj. Vi povas helpi!
Fariĝu vivanta reklamkolono
Provizore fermita - baldaŭ remalfermos

La oficiala retvendejo

Ensalutintaj membroj

La plej novaj membroj

Markdaŭnaj kodoj

ekz

= # ekz

ekz

= ## ekz

ekz

= ### ekz
ekz = *ekz*
ekz = **ekz**
ekz = ***ekz***
ekz = ~~ekz~~
ekz = [ekz](http(s)://…)
nomo =
@nomo
“ekz” =
> ekz
= ![](http(s)://…)

= ***
🙂 =
:)
🙁 =
:(
😀 =
:D
😉 =
;)
😮 =
:o
😎 =
8-)
😡 =
:x
😛 =
:P

🙂

=
# :)
Akiru la saĝtelefonan aplikaĵon:

 
Fluo
Profilo
Grupoj
Serĉi
Kiel uzi
Mia Vivo

FREE
VIEW