Mia Vivo – Profilo

Fransoazo Oazo F. kovrila foto
Avataro de Fransoazo Oazo F.
Sekso
Virino / Ino
Naskiĝtago
1963-11-11
Urbo / urbeto / vilaĝo
Rostrenen 22110 - Bretonujo - Francujo
Pri mi

​Franca esperantistino, por kiu Esperanto estas familia kaj ĉiutaga lingvo ekde 1992, kun tri generacioj de denaskaj parolantoj; gastiganta familio ĉefe en la Alpoj kaj en Bretonujo.

Profesie diplomita instruistino, psiĥopedagogino kaj porinfana psiĥoterapiistino en publikaj lernejoj.

Instruistino de Esperanto ekde 1991, por infanoj kaj plenkreskuloj en diversaj landoj (ankaŭ distance, kadre de afrika universitato). Organizantino de multlingva festivalo.

Popolviolonistino ankaŭ en Esperanto kaj dulingve (baloj, dancgrupoj, mondmuzika kvizo, klaŭna kaj fabela spektakloj).

Ekologia biciklantino per sun-elektra kuŝtriciklo.

Dumviva membro de UEA; prelegantino, reviziantino, interalie por *Monato*. Subtenanto de la Bona Lingvo. Relanĉis la asocion *Espermenso* (membroj de MENSA).

​Elektita de ILEI **Instruisto de la Jaro 2024** kaj ricevintino de la **Diplomo pri Elstara Agado** de UEA (2025).

Lingvo(j) krom Esperanto
La francan, la germanan, la bosnian-serban-kroatan, la anglan, iom la italan, iam la provencan (okcitanan), la danan, la latinan, la helenan (malnovgrekan), iomete la ĉeĥan, la bulgaran, la rusan.
Propra reteja adreso
Blogo
Fluo
Profilo
Grupoj
Serĉi
Kiel uzi
Mia Vivo

FREE
VIEW