Privateco



  1. Mia Vivo estas malfermata socia retejo. Tiu, kiu ne estas privatigita aĵo estas legebla kaj videbla de ĉiuj, inkluzive ne-membroj.
  2. Neniu rajtas uzi aĵojn aŭ informojn de ĉi tiu retejo por eksterretejaj celoj, sen klara aprobo de la individuaj aŭtoroj. Ĉi tio inkluzivas disdoni personan informon eksterreteje aŭ kolekti informon por vendi al firmaoj aŭ aliaj organizoj.
  3. Ĉi tiu retejo uzas foje kuketojn por plibonigi la uzantsperton. Kuketo estas unika tekstdosiero kiun la retejo sendas al via retumilo. En via retumilo vi havas elekton; ĉu permesi ĉu malpermesi kuketojn. Se vi malpermeas ilin vi eble havas malpli bonfunkcian uzosperton.
  4. Ĉi tiu retejo konservos vian IP-adreson en niaj serviloj. IP-adreso estas adreso kiu montras kiun komputilon parolas kun niaj serviloj, kaj ĝi estas spurebla. Estas normala kaj necesa konduto.
  5. Ni konservas iom da informoj, sed ne pli ol kiom ni bezonas por la celo de la retejo. Ĝi inkluzivas nomon, retpoŝtadreson, landon, urbon, urbeton aŭ vilaĝon kaj sekson, kaj krome aliajn informojn kiujn la uzanto donis laŭvole.
  6. Ni obeas la GDPD-an leĝon de EU, kaj al ni aplikeblajn naciajn leĝojn.
  7. Mia Vivo kaj ĝiaj administrantoj kaj kontrolantoj nek vendas nek donas informojn de sia membroj kaj uzantoj al tria partio.
  8. Neregistaraj organizoj kaj individuloj kiuj postulas informojn pri membroj estos ignoritaj.
  9. La reklamoj en Mia Vivo estas neaŭtomataj kaj ne konservas informojn pri la vidintoj kaj alklakintoj. Neniu scios ĉu vi vidis reklamojn aŭ alklakis ligilon aŭ ne.
  10. Kontrolantoj kaj administrantoj havas apartajn rajtojn legi, redakti kaj forigi aĵojn de membroj. Vidu regulojn G en Regularo por scii pli.
  11. Se iu ajn regulo en la regularo ŝanĝiĝos, Mia Vivo prezentos ĝin en taŭga loko por ĉiuj membroj kaj emfazos la ŝanĝon.

  12. Ĉar estas malebla garantii ke la retejo neniam estos entrudita de retpiratoj, Mia Vivo rekomendas kun emfazo ke vi neniam kaj nenial aldonos informojn kiuj ĝenos aŭ kreos problemon al vi se ili senpermese estus disdonitaj alireteje.

Konsileto: Vi povas elekti inter vicigi la afiŝojn laŭ dato, aŭ laŭ laste skribitaj kaj komentitaj.

Kvestado 2023-2026: €1700 (legi pli)
€1557,49

Mia Vivo estas multekosta afero, vivanta per mondonacoj. Vi povas helpi!

Ensalutintaj membroj

La plej novaj membroj

Markdaŭnaj kodoj

ekz

= # ekz

ekz

= ## ekz

ekz

= ### ekz
ekz = *ekz*
ekz = **ekz**
ekz = ***ekz***
ekz = ~~ekz~~
ekz = [ekz](http(s)://…)
nomo =
@nomo
“ekz” =
> ekz
= ![](http(s)://…)

= ***
🙂 =
:)
🙁 =
:(
😀 =
:D
😉 =
;)
😮 =
:o
😎 =
8-)
😡 =
:x
😛 =
:P

🙂

=
# :)
Akiru la saĝtelefonan aplikaĵon:

 
Fluo
Profilo
Grupoj
Serĉi
Kiel uzi
Mia Vivo

FREE
VIEW