Oftaj demandoj


D: Kio estas la celo de Mia Vivo?
R: La fina venko.


D: Sub kiu juro estas Mia Vivo?
R: La juro de EU (Eŭropa Unio).


D: Mi ne plu povas ensaluti per mia uzantnomo.
R: Ekde 15 februaro 2021, oni devas ensaluti per sia retpoŝtadreso pro plisekuriga kialo.


D: Mia bildo malaperis sur afiŝo aŭ en albumo / Mi ne povas alŝuti bildon en albumon.
R: Tiu eraro estis pro datumbaza nekongruo antaŭ la 8-a de februaro 2021. Ĝi estas solvita nun, sed vi bedaŭrinde devas realŝuti vian malaperiĝan bildon, aŭ forigi vian albumon kaj realŝuti. Se bildo malaperas, aŭ vi havas problemon de albumo post 8 februaro 2021, kontaktu min. Pro la sama eraro, la retejestro foje devas forigi bildon por eviti pliajn erarojn. La eraro, tamen, ŝajne ne afliktas bildojn alŝutitajn post la 8-a de februaro 2021.
Mi elkore pardonpetas pro la ĝeno!


D: Kial mi devas alŝuti profilan bildon/avataron antaŭ ol afiŝi kaj mesaĝi?
R: Estas por malebligi robotojn registriĝi kaj spami.


D: Ĉu ne estas virtuala klavaro por skribi literojn kun ĉapeloj?
R: Bedaŭrinde ne. Vi povas uzi la kromprogrameton Anstatauxi por Chrome.


D: Kial ĉiuj povas/ne povas legi mian afiŝon?
R: Kiam vi afiŝas, vi devas elekti ke ĉu vi volas ke afiŝo estu publika, por retejaj membroj, por nur amikoj aŭ por nur mi. La sistemo aŭtomate memoras vian lastan elekton por la sekvonta afiŝo. Vi ankaŭ povas ŝanĝi ĝin poste.


D: Ĉu mi povas kaŝi min de neanoj?
R: Jes. Vi povas elekti ĝin en Profilo –> Pri –> Agordoj.


D: Mia retumilo asertas, ke la retejo ne estas sekura. Ĉu vere?
R: Ne. Tiu averto probable estas pro bildoj el aliaj retejoj, kiuj ne estas sekuraj. Mia Vivo mem estas tute sekura.


D: Ĉu mi povas alŝuti bildojn per ŝovi kaj meti?
R: Ne. Vi devas uzi la alŝutan butonon. Se ne, la bildoj eble ne alŝutos normale.


D: Kiel funkcias “mencio” kaj kiel mi uzas ĝin?
R: Se vi volas rekte mencii iun en afiŝo aŭ komento, vi povas aldoni la nomon de tiu homo uzante “@” plus la nomon (@ekzemplo). Listo de homoj, kiujn vi povas aldoni, aperos, kaj vi povas elekti unu el ili. Rimarku ke vi povas aldoni nur homojn, kiuj estas aŭ viaj amikoj aŭ komentintoj en afiŝoj.


D: Mi estas komencanto. Mi havas demandon pri Esperanto. Ĉu mi rajtas demandi en afiŝo per alia lingvo?
R: Ne. En Mia Vivo ĉio estas en Esperanto. Sed se ekzistas grupo por komencantoj de la lingvo, kiun vi parolas, vi povas demandi tie. Alimaniere, vi povas demandi en Esperanto, eĉ en fuŝa Esperanto.


D: Kio signifas la piktogramoj apud la nomoj?
R:

Retejestro= La retejestro, ĉefa administranto kaj via reĝo.
Konfirmita organizo= Emblemo, kiu montras ke ĉi tiu organizo estas vera.
Kontrolanto= Kontrolanto: membro kun apartaj rajtoj por kontroli la tutan retejon kontraŭ nekonvenaj afiŝoj kaj kondutoj.
Ambasadoro= Ambasadoro: iu, kiu disvastigas Mia Vivo en aliajn retejojn kaj lokojn.
Honora membro= Membro, kiu estas honorita pro sia laboro por Mia Vivo.
Instruisto= Instruisto: ulo, kiu estas agnoskita spertulo pri Esperanto kaj volonta instruisto kaj klarigisto de la lingvo.
La plej granda mondonacinto= La plej granda mondonacinto de Mia Vivo.
La dua plej granda mondonacinto= La dua plej granda mondonacinto de Mia Vivo.
La tria plej granda mondonacinto= La tria plej granda mondonacinto de Mia Vivo.
Ulo, kiu mondonis 1-foje= Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 1-foje.
Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 2-foje= Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 2-foje.
Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 3-foje= Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 3-foje.
Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 4-foje= Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 4-foje.
Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 5-foje= Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 5-foje.
Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 10-foje= Ulo, kiu donis monon al Mia Vivo 10-foje.
Avertita membro= Membro, kiu estas avertita provizore pro rompigo de la reguloj.


D: Ĉu mi rajtas reklami sur miaj afiŝoj?
R: Jes. Kondiĉe ke vi ne reklamas tro ofte, ĝenante aŭ spamas kaj ĝi estas tute en Esperanto. Ni decidas de kazo al kazo, sed la regulo de dekfingro estas ke vi permesas informi pri via(j) produkto(j) kaj/aŭ servo(j) kiam ĝi/ili estas novaj, aŭ regule se vi havas templiman kampanjon.
Ekzemple, se vi informas ĉiu-dusemajne ne estas problemo. Se vi informas trifojojn ĉiutage aŭ en nerilataj grupoj aŭ afiŝoj, en tiuj okazoj estas konsiderata kiel spamo.


D: Kial mi ne povas afiŝi, komenti aŭ alŝuti fotojn?
R: Vi devas enskribi ĉiujn kampojn markitajn * en via profilo kaj alŝuti avataran bildon antaŭ ol povi partopreni en la retejo.


D: Kiel mi povas forigi grupon, kiun mi kreis?
R: Vi devas peti ke administranto forigu ĝin. Vidu Kontakto-n.


D: Kiom da spaco oni ricevas por alŝuti bildojn kaj sondosierojn?
R: 500 MB por bildoj kaj 250 MB por sondosieroj (entute 750 MB). Ĉiu bildo povas esti inter minimume 250×250 bilderoj kaj maksimume 5000×5000 bilderoj, aŭ 10 MB. La maksimuma grandeco de sondosiero estas 10 MB. La kvanto da bildoj kaj sondosieroj estas senlima.


D: Kie vi trovis la markojn kaj bildojn, kiujn vi uzas?
R: La markoj estas de Freepik kaj Roundicons (Flaticon). La ensalutpaĝa bildo estas de Pixabay (Pexels).


D: Kiu estas la programo, kiun Mia Vivo uzas?
R: PeepSo.


D: Kiom kostas la retejon?
R: Nuntempe la programo kaj la servilo kostas ĉirkaŭ 500 eŭrojn ĉiujare.

Konsileto: Vi povas elekti inter vicigi la afiŝojn laŭ dato, aŭ laŭ laste skribitaj kaj komentitaj.

Kvestado 2023-2026: €1700 (legi pli)
€1557,49

Mia Vivo estas multekosta afero, vivanta per mondonacoj. Vi povas helpi!

Ensalutintaj membroj

La plej novaj membroj

Markdaŭnaj kodoj

ekz

= # ekz

ekz

= ## ekz

ekz

= ### ekz
ekz = *ekz*
ekz = **ekz**
ekz = ***ekz***
ekz = ~~ekz~~
ekz = [ekz](http(s)://…)
nomo =
@nomo
“ekz” =
> ekz
= ![](http(s)://…)

= ***
🙂 =
:)
🙁 =
:(
😀 =
:D
😉 =
;)
😮 =
:o
😎 =
8-)
😡 =
:x
😛 =
:P

🙂

=
# :)
Akiru la saĝtelefonan aplikaĵon:

 
Fluo
Profilo
Grupoj
Serĉi
Kiel uzi
Mia Vivo

FREE
VIEW