Markdaŭnaj kodoj (angle: Markdown codes) estas mallongigaj kodoj per kiuj vi povas ŝanĝi la aspekton de via afiŝa aŭ komenta teksto. Ekzemple se vi volas emfazi ke vi ne volas kafon hodiaŭ, vi eble volas skribi:
“Mi ne volas kafon hodiaŭ”, aŭ, “mi ne volas kafon hodiaŭ.”
Normale vi povas skribi nur normalan tekston, sed per markdaŭnaj kodoj vi povas skribi kiel supre.
Por uzi la kodojn vi skribas ilin antaŭ la teksto kiun vi volas aspektŝanĝi. Ankaŭ estas aliaj markdaŭnaj kodoj por montri ridetojn, bildojn kaj ligilojn. Estas ankaŭ aliaj uzmanieroj, sed ni listigas nur tiujn kiujn vi probable trovas la plej uzeblaj.