Kiel uzi


BONVOLU LEGI!
Kvankam Mia Vivo estas simila kun aliaj sociaj retejoj, tamen estas malsimilaĵoj. Tial ni rekomendas ke vi legu ĉion en ĉi tiu paĝo, kaj poste Regularo, Privateco kaj Oftaj demandoj. Vi ankaŭ trovas la ligilojn en la Informoj- kaj Helpo-menuo.



* * *

Enhavo

Rekomenditaj legoj: Oftaj demandojRegularoPrivateco

* * *


1.1. Registriĝo

Por partopreni en Mia Vivo vi unue devas registriĝi. Dum la registriĝo vi devas enskribi en ĉiuj kampoj markitaj kun *, kaj vi povas (sed ne devas) enskribi informojn en la ceteraj kampoj. Skribinte ilin, premu Registriĝu. Poste vi ricevos retpoŝton kun ligilo por aktivigi vian konton. Premu la ligilon, kaj poste vi povas ensaluti.

La retpoŝto kutime alvenas inter pluraj minutoj. Se ĝi ne alvenas, kontrolu vian spamujon. Eble la retpoŝto estas tie.



* * *


2.1. Profilo

Poste vi devas iri al via Profilo por alŝuti avataron (alinome profilbildo). Rimarku ke se vi ne enskribas informojn en ĉiuj kampoj markitaj kun *, kaj ne alŝutas avataron, vi ne povas partopreni en Mia Vivo.

Premu la portempan avataron por alŝuti novan.

Vi ankaŭ povas alŝuti kovrilan avataron (kovrilan bildon). Tio ne estas devigata, sed via profilo aspektas pli interesa kun ĝi. En la supra dekstra flanko vi povas vidi etan piktogramon (aŭtomate en poŝtelefonoj, aŭ kiam vi movas vian komputilan muson tien). Alklaku ĝin por alŝuti novan kovrilan bildon. Per la sama piktogramo vi povas repozicii la kovrilan avataron.

Alklaku ĉi tie por alŝuti novan kovrilan avataron.

En via profilo vi havas kelkajn alklakeblajn ligilojn.

* * *

Fluo montras viajn proprajn afiŝojn (legu pli pri la fluo malsupre).

* * *

En Pri vi povas ŝanĝi kaj aldoni informojn pri vi, kaj agordi kiam vi volas ricevi retpoŝtojn, kiajn sciigojn vi volas, kiel ŝanĝi pasvorton, forigi konton kaj pli.

* * *

En Abonantoj vi povas vidi, kiuj abonas viajn afiŝojn (povas vidi ilin sur siaj fluoj) kaj kies vi abonas. Oni povas aboni la afiŝojn de membro eĉ sen amikiĝo.

* * *

En Amikoj vi povas vidi viajn amikojn kaj viajn amikiĝpetojn. Tie vi ankaŭ povas eksamikiĝi kun aliuloj, aboni kaj ĉesi aboni al homoj (legu pli pri ĝi supre), mesaĝi al viaj amikoj (per alklako de la koverta piktogramo) kaj vidi viajn komunajn amikojn. Rimarku ke vi ankaŭ povas amikiĝi kaj eksamikiĝi kiam vi vizitas la profilon de aliulo kaj alklakas Aldonu amikonEksamikiĝi (alklakante Amiko).

Sur la kovrila bildo estas la vorto(j) Abonas/Ne abonas, koverta piktogramo kaj ““.

Se vi alklakas Abonas/Ne abonas vi povas aboni aŭ malaboni al tiu persono.

Se vi alklakas la kovertan piktogramon (kun aŭ sen la teksto Private mesaĝi) vi povas mesaĝi al tiu persono private.

Se vi alklakas la ““, vi povas elekti Bari uzanton, se vi volas ke tiu membro de Mia Vivo ne plu povu kontakti vin aŭ interagi en viaj afiŝoj. Vi ankaŭ povas alklaki Raporti uzanton, se volas sciigi al la administrantoj ke tiu uzanto malobeas iun regulon de Mia Vivo.

Rimarku!: Kiam vi vizitas la profilon de aliulo, je la supro estas kampo en kiu Kion vi volas diri al la membro? estas skribita.

Tie vi povas sendi mesaĝon al tiu membro, sed tiu mesaĝo estos publika, ne privata! Ĉiuj, kiuj rajtas vidi afiŝojn de tiu membro povos vidi la enhavon. Se vi volas skribi ion privatan al membro, bonvolu alklaki la kovertan piktogramon!

Publikaj mesaĝoj tamen konvenas por gratuli al ies naskiĝtago k.s.

* * *

En Grupoj vi povas vidi kaj serĉi la grupojn, kiuj estas en Mia Vivo, legi pri ili, agordi la sciigojn kaj krei novajn. Legu pli en 3.3.


* * *

En Fotoj vi povas alŝuti bildojn aŭ fotojn, krei kaj redakti albumojn. Post vi alŝutis bildojn aŭ fotojn en albumon vi povas aldoni priskribon alklakante bildon kaj alklakante la ““-markon. Vi ankaŭ povas komenti iujn ajn bildojn alklakante ilin. Maksimume 10 MB po dosiero, kaj 500 MB entute.

* * *

En Sonoj vi povas alŝuti sondosierojn. Maksimume 10 MB po dosiero, kaj 250 MB entute.

* * *

Mesaĝoj montras viajn privatajn mesaĝojn inter vi kaj aliaj membroj. Neniu, krom vi kaj la mesaĝito, povas vidi la enhavojn. Se vi alklakas la 🖊️-piktogramon je la supro, vi povas aldoni pli ol unu homo por komunikiĝi.

* * *

En la suba breto, de la plej maldekstro, troviĝas Pri. Tie vi povas vidi kaj ŝanĝi la informojn pri vi.

* * *

En Agordoj vi trovas pli da agordoj pri montro de informoj, ĉu vi volas uzi la helan aŭ malhelan retejan etoson, via horzono k.t.p.

* * *

En Sciigoj vi povas agordi kiujn sciigojn vi volas ricevi, kaj en kia maniero.

* * *

En Konto vi povas ŝanĝi viajn plej gravajn informojn, kiel vian pasvorton, retpoŝtadreson k.s. Tie vi ankaŭ povas forigi vian konton de Mia Vivo (bonvolu ne fari tion!).



* * *


3.1. Menuoj

Je la supro de la retejo, vi povas vidi la menuojn, kiuj enhavas pli da informoj aŭ pli da funkcioj de ĉi tiu retejo. Depende de la grandeco de via ekrano, ili povas aspekti ĉi tiel (la nigra piktogramo estas nur ekzemplo):

aŭ ĉi tiel je la supro (la nigra piktogramo estas nur ekzemplo):

Se vi alklakas vian avataron (la nigra piktogramo en la ekzemplo) vi vidas vian ĉefan menuon:

La menuo enhavas la samajn ligilojn kiujn ni jam priskribis supre, krom la ligilo Elsaluti. Alklakante tion, vi, ne surprize, elsalutas.

Se vi alklakas la menuajn nomojn aŭ la malsuprensagetojn apud la menunomoj, aŭ la tri lineojn, vi povas vidi pli da menuoj kaj submenuoj.



* * *


3.2. Komunumo

Fluo: La ĉefa paĝo kun la membraj kaj grupaj afiŝoj.
Profilo: Ĉiuj informoj pri vi mem, agordoj k.t.p.
Membroj: La aliaj membroj de Mia Vivo. Tie, vi ankaŭ povas serĉi membron laŭ nomo.


* * *


3.3. Grupoj

En Grupoj vi povas vidi kaj serĉi la grupojn, kiuj estas en Mia Vivo, legi pri ili, agordi la sciigojn kaj krei novajn.

Grupo povas esti malfermita, fermita aŭ sekreta:

  • Publika: Ĉiuj povas aliĝi al grupo kaj partopreni. Neanoj povas vidi ĉiujn de la grupo ene kaj sur siaj fluoj, kaj ankaŭ povas reagi kaj komenti, sed ne ĉiam.
  • Privata: Uzantoj devas esti invititaj aŭ peti grupan membrecon kaj esti akceptitaj. Neanoj povas vidi nur la Pri-paĝon de la grupo. Membroj povas legi afiŝojn ene kaj sur siaj fluoj kaj ricevi sciigojn pri novaĵoj, komentoj k.t.p.
  • Sekreta: Novaj membroj devas esti invititaj. La grupo estas tute nevidebla al neanoj.


* * *


3.4. Subteno

Kiel donaci: Informo pri kiel donaci.
Donacintoj: Listo de tiuj, kiuj donacis al Mia Vivo.
Lingva korekto: Informo pri kiel vi povas helpi plibonigi la lingvon de la retejo.


* * *


3.5. Informoj

Novaĵoj: Novaĵoj kaj informoj de Mia Vivo.
Pri: Mallonga, ĝenerala informo de Mia Vivo en Esperanto.
Regularo: La regularo de Via Vivo. Vi devas scii kaj obei ilin.
Privateco: La politiko pri privateco de Mia Vivo.
Organizoj: Listo de grupoj por organizoj, asocioj kaj kluboj, laŭteme kaj laŭgeografie, kiuj ekzistas en Mia Vivo.
Statistiko: Diversaj statistikoj pri Mia Vivo.
English ‧ русский ‧ 漢語: La Pri-teksto en aliaj lingvoj.


* * *


3.6. Helpo

Serĉi: Serĉilo por trovi enhavon en Mia Vivo.
Kontakto: Kiel kontakti la retejestron de Mia Vivo.
Helpogrupo: Grupo kiun vi povas aliĝi kaj informi en pri eraroj, misskriboj kaj aliaj komentoj.
Kiel uzi: Ĉi tiu teksto.
Markdaŭnaj kodoj: Pri kodoj per kiuj vi povas enmeti vizaĝojn kaj ŝanĝigi la stilon de tekstoj.
Oftaj demandoj: Respondoj pri demandoj, kiujn vi eble havas. Estas rekomendata legado.




* * *


4.1. Fluo

En la Fluo vi povas afiŝi, kaj estas la plej grava loko en Mia Vivo. Tie vi povas vidi ĉiujn afiŝojn de la retejo (kiujn vi rajtas vidi) kaj ankaŭ afiŝi mem. Por afiŝi ion, alklaku la skatolon kun la teksto Diru pri kio vi pensas...

Nun aperas piktogramoj.

La plej maldekstra estas Afiŝa tipo. Tie vi povas elekti ĉu vi volas skribi ion (teksta afiŝo), alŝuti bildo(j)n, alŝuti sondosiero(j)n, skribi ion mallongan kun bunta fono, krei enketon aŭ skribi afiŝon kun GIF-movbildo per la retservo GIPHY (nun nomite nur GIF).

La dua estas Privateco. Tie vi povas elekti, ĉu vi volas ke la afiŝo estu publika (videbla por ĉiuj), por retejaj membroj (ne videbla por neensalutintoj), por nur amikoj (ne videblaj por tiuj, kiuj ne estas viaj amikoj) aŭ por nur mi (ne videbla por iu ajn krom vi).

La tria estas Horaro. Tie vi povas elekti, ĉu vi volas ke la afiŝo estu afiŝita tuj aŭ en elektita estonta dato.

La lasta estas Afiŝi al. Tie vi povas elekti, ĉu vi volas ke la afiŝo estu afiŝita sur via fluo (Mia profilo) aŭ en grupo.

Se vi alklakas la supran dekstran ““-markon vi povas redakti vian afiŝon, fiksi/malfiksi ĝin plej supren sur via fluo aŭ forigi ĝin. Vi ankaŭ povas reafiŝi, marki/malmarki afiŝon kiel TMPL delikatsenta (por kaŝi la enhavon ĝis oni alklakas la okulo-piktogramon) kaj ebligi/malebligi komentojn.

* * *

Vi ankaŭ povas enmeti ligilon de alia retejo. En tiu okazo antaŭmontraĵo aperas. Tiu kutime enhavas bildon, etan tekston kaj ligilon, aŭ foje filmon. Se vi enmetas nur la ligilon, sen teksto, nur la antaŭmontraĵo aperas (sen ligilo). Vi ankaŭ povas uzi Markdaŭnajn kodojn por ŝanĝi la stilon de afiŝo, kaj aldoni aliajn funkciojn.

Malsupre en la afiŝa kampo vi povas elekti, ĉu vi volas legi:

  • ĉiujn afiŝojn en Mia Vivo, kiujn vi rajtas legi (Komunumo),
  • nur afiŝojn de tiuj personoj kaj grupoj, kiujn vi abonas (Abonas), aŭ
  • afiŝojn, kiuj estas afiŝotaj (Ĉiuj planitaj afiŝoj).

Krome vi povas elekti, ĉu vi volas montrikaŝi viajn proprajn afiŝojn, elekti ĉu vi volas vicigi ĉiujn afiŝojn laŭ novaj afiŝoj (antaŭe nomite lastaj afiŝoj) aŭ laŭ novaj afiŝoj kaj komentoj (afiŝoj kun novaj komentoj estas pli supre) serĉi ion en afiŝoj (🔍) aŭ serĉi laŭ kradvortoj (#).

Alklaku Afiŝi por afiŝi.

* * *

Apud la avataro de la afiŝinto, la afiŝita horo kaj la privateca elekto estas montrata. Estas ankaŭ piktogramo de ĉeno tie. Se vi alklakas ĝin, vi kopias la ligilon de la afiŝo al la tondujo. Poste vi povas alglui ĝin al aliaj lokoj, ekzemple al aliaj retejoj (kondiĉe ke aliuloj rajtas legi ĝin). Vi devas movigi la musmontrilon sur la loko de la piktogramo por ke ĝi aperiĝu. Se vi uzas saĝtelefonon aŭ tabulkomputilon vi devas premi la lokon de via fingro por ke ĝi aperiĝu.

* * *

Malsupre de la afiŝoj vi povas komenti ilin. Vi povas komenti per teksto, markdaŭnaj kodoj, bildoj (alklakante la fotilan piktogramon) aŭ per GIF-movbildoj per la retservo GIPHY. Vi povas serĉi movbildojn per iu ajn lingvo (bonvolu eviti bildojn kun tekstoj ne en Esperanto).

Vi ankaŭ povas komenti iujn ajn bildojn alklakante ilin.

Same kiel por afiŝoj, la komentujo havas ““-markon por redakti komenton.

* * *

Sub afiŝo vi povas vidi kelkajn piktogramojn.

Vi povas montri vian senton al afiŝo per diversaj emoĝioj, ekzemple aminda, ridante aŭ Esperanto!.

La okulo la plej dekstre montras nombron de vidoj de afiŝo (aŭ bildo):

  • Maldekstre: la nombro de unikaj vidoj de ensalutintaj membroj de Mia Vivo kaj,
  • Dekstre: la nombro de la tutaj vidoj (de membroj kaj vizitantoj de la retejo, unufoje aŭ plurfoje).

Inter Ŝati kaj la okula piktogramo estas Diskonigi. Per ĝi vi povas disdonu afiŝon en multajn aliajn popularajn retejojn.

La plej dekstra piktogramo de kontrolmarko montras, ĉu la afiŝo estas plene ŝarĝita aŭ ne. Vi devas atendi ĝis la fino de la ŝarĝo se vi volas redakti afiŝon.



* * *


5.1. Lastaj rekomendoj

Nun ni rekomendas ke vi legu Regularo-n (ĉar vi devas scii kaj obei la regulojn), Privateco-n (pri nia privateca politiko) kaj Oftaj demandoj-n (kiu enhavas klarigojn de pluraj nememklaraj aferoj).

Se vi havas demandon, komenton aŭ bezonas helpon pri io ajn, vi povas iri al la Helpogrupo kaj diri pri ĝi tie. Per viaj proponoj ni plibonigos ne nur ĉi tiun tekston, sed ankaŭ la tutan sperton de Mia Vivo.

Kvestado 2023-2026: €1700 (legi pli)
€1557,49

Mia Vivo estas multekosta afero, vivanta per mondonacoj. Vi povas helpi!

Ensalutintaj membroj

La plej novaj membroj

Markdaŭnaj kodoj

ekz

= # ekz

ekz

= ## ekz

ekz

= ### ekz
ekz = *ekz*
ekz = **ekz**
ekz = ***ekz***
ekz = ~~ekz~~
ekz = [ekz](http(s)://…)
nomo =
@nomo
“ekz” =
> ekz
= ![](http(s)://…)

= ***
🙂 =
:)
🙁 =
:(
😀 =
:D
😉 =
;)
😮 =
:o
😎 =
8-)
😡 =
:x
😛 =
:P

🙂

=
# :)
Akiru la saĝtelefonan aplikaĵon:

 
Fluo
Profilo
Grupoj
Serĉi
Kiel uzi
Mia Vivo

FREE
VIEW