Afiŝita de Kirill Ŝvedov sur
VERDA STELO SUR EKRANO Lige kun mia antaŭa publikaĵo pri manko de vere elstaraj faroj per Esperanto nature aperas demando: kiaj povus esti tiaj? Por skizi tion, mi proponas reveni al la epizodo en la antaŭnelonga historio de nia movado. Meze de la 2000-aj jaroj brazila Esperantisto kaj entreprenisto Flavio Rebelo lanĉis en la interreto unuan televidkanalon en Esperanto – Internacian Televidon. Ĉi tiu "televida epopeo" kiel li mem nomis ĝin, daŭris ne tre longe, tamen lasis rimarkeblan spuron en tiama Esperantujo. Ĝia fina malsukceso starigis demandon – ĉu tiaspeca iniciato en Esperanto entute eblas? Tiutempe mi multe pripensis tion kaj venis al konkludo, ke ja eblas, tamen tio estis sur ekstremo de tiamaj ebloj de la E-komunumo. Interese, ke en intervujo pri Internacia Televido, kiu aperis en la februara kajero de Esperanto de 2006 Flavio Rebelo ĝuste prognozis, ke nur post ne malpli ol dek jaroj interreta televido ricevos kvaliton de la kabla aŭ la satelita; tial li rigardis la interreton nur kiel provizoran medion por sia kanalo. Tamen hodiaŭ oni jam ne pli bezonas lasi ĉi tiun medion por esti konsiderata "vera" t … Legi pli