"Ĉeboksaro ĉe kursaro Mi estas Aleksandr Blinov kaj mi loĝas en la urbo Ĉeboksaro (Ŝupaŝkaro) kiu estas ĉefurbo de la Ĉuvaŝa Respubliko (Rusio). Mi prizorgas privatan lingvan lernejon kaj tie instruas la italan, la francan, la ĉuvaŝan kaj foje Esperanton.Aldone oni min invitas prelegi en la loka Pedagogia Universitato en la fakultato de fremdaj lingvoj. Tie mi de tempo al tempo proponas senpagajn kursojn de Esperanto por la studentoj de la fakultato. En tiu ĉi lernojaro mi invitis ankaŭ studentojn de alia Universitato (t.n. Ĝenerala Universitato) kaj aliĝis pli ol 30 personoj. Ni faris lecionojn kaj ĉeestajn kaj distancajn (per ZOOM). La kurseton finis 9 personoj. Fine de januaro mi ekhavis ideon lanĉi senpagan 10-lecionan kurson pere de Zoom por ĉiuj universitatoj de Rusio (por la fakultatoj de fremdaj lingvoj). La universitato helpis min pri tio. La kurso devas starti la 1-an de marto. La informo flugis la 4-an de februaro kaj por tiu ĉi horo; jam aliĝis 36 personoj el diversaj universitatoj de la lando. Por kungvidi la kurson mi petis miajn amikojn: Daria Zelenina, Andrej Grigorjevskij, Vjaĉeslav Ivanov (ili ĉiuj estas bona … Legi pli