LA MANIFESTO DE LA MONDPOPOLO Ver. 2025-04-14 Enkonduko Tiu ĉi manifesto ne celas konvinki aŭ konverti. La manifesto celas prezenti alternativan rolon por Esperanto, direkte al tiuj, kiuj jam havas la samajn aŭ similajn opiniojn, aŭ havus, se ili scius pri tiu ĉi. Se ni ne estas en akordo; ne gravas. Ni ne estas rivaloj, sed daŭre samideanoj. Tre inspirita estas tiu ĉi manifesto de la Manifesto de Raŭmo, kaj la du havas multajn samajn vidpunktojn, sed dum la lasta rigardas esperantistaron kvazaŭ lingva minoritato, ĉi tiu manifesto prezentas alian deirpunkton por la filozofia bazo de nia kulturo. La potenco de identeco Homo estas socia estaĵo. Tiucele evoluis niaj esprimplenaj okuloj, voĉkordo kaj la lernitaj sociaj normoj nome kulturo. El kulturo naskiĝas identeco: kiel homo konstituas … Legi pli