Jen mia plej nova piratdublaĵo: LA ATOMBOMBSCENO el la animacia filmo Kiam la vento blovas (When the Wind Blows, Britio, 1986). Du geolduloj trankvile vivas en la kamparo kiam la Malvarma Milito fariĝas varma. Ili ne bone komprenas la danĝeron de nuklea milito, sed preparas sin por tio tiel bone kiel ili povas. Unu tagon, la bombo venas. La dublaĵo estas la rezulto de 4 tagoj da laborado. Se vi volas spekti ĝin, bonvolu sendi al mi privatan mesaĝon. La filmeto estas 3,5 minutojn longa, kaj enhavas subtekstojn en Esperanto, la angla, la japana kaj la sveda. #studiosimio Pli da detaloj en la retejo: https://studiosimio.esperanto.one