Afiŝita de Johano Ĝo sur
Mi havas grandan novaĵon pri Mia Vivo [REDAKTITA 2023-12-27] La grupo estas kreita. Paĝoj pri la asocio troveblaj en la supra menuo. Dum pli ol tri jaroj (preskaŭ kvar), mi senĉese, kaj ofte multhore ĉiutage, laboradas por ĉi tiu socia retejo. La malplej peniga parto de la laborado estas teni la retejon en bona stato. La programo, kiun la retejo uzas, funkcias bone kaj tre malofte kaŭzas problemon. La plej estas interesigi aliulojn pri la retejo, kaj teni la retejon interesa, kaj tial tiu parto estis ĉiam la plej laborintensa, je granda marĝeno, kaj mi ne kredas ke mi eĉ faris tre bonan laboron pri tio. Lastatempe, mi sentas ke mi ekvolas fari aliajn esperantajn projektojn. Ke Mia Vivo ne plu donas al mi la ĝuon necesan por doni tiom multe da mia tempo kaj energio por ĝi. Tio ne estas … Legi pli