Parto 2 Post pli ol unu horo sur trajno, mi alvenis al SOJO, la vegana esperanta kafejo en Tokio, proksime al la Japana Esperanto-Instituto. Pro la venonta baldaŭa ĝenerala baloto en Japanio, la kafejo estas fermita dum tri semajnoj, sed ĉi tiu vespero Esperanta klubo havis sian monatan eventon de kuiro. La partoprenantoj kuiris svisan veganan fromaĝfandaĵon, kaj trinkis vinon miksita en pomsuko kaj karbonita akvo. Ĉiuj parolis en Esperanto, laŭ onia kapablo, kaj foje en la japana, pri Esperanto, veganismo, politiko kaj la vivo en Japanio. Estis ankaŭ alia eksterlandano tie, el Vjetnamio. Post tri horoj estis la 22-a kaj mi bedaŭrinde devis iri hejmen. Sed almenaŭ unu partopreninto, Ryusuke Sato fariĝis membro de Mia Vivo. Bonvenon! Mi esperas ke mi baldaŭ vidos la aliajn partoprenintojn … Legi pli