KVESTADO POR 2026 La aktualaj pagendaj servoj por Mia Vivo estas: Domajna nomo (miavivo.net): €25 jare La servilo: €300 jare Apple Store (por la aplikaĵo por Iphone/Ipad): €100 jare (opcia) Sume: €425 (➩) La 19an de novembro, 2025, danke al tre malavara portempa rabato, mi povis aĉeti senfinan licencon de PeepSo (la programo, kiun Mia Vivo uzas). Normale, laŭ la 2025-a prezo, jara licenco kostas €350. Senfina licenco kostas normale €1750, sed per ĉi tiu rabato mi devis pagi nur €520. Alivorte, Mia Vivo nun ricevas senfinajn ĝisdatiĝojn kaj teknikan subtenon kontraŭ 1,5 jaroj da normalaj jarkotizoj. Kiel malmultekoste! Ĉar mi ankaŭ uzas la servilon por aliaj retejoj, la risko ke Mia Vivo iam foriĝos estas nun preskaŭ nul, ĉar granda parto de la kosto por la retejo – preskaŭ la duono! – nun estas nuligita. Mi tamen, sen la supre menciita jara pago de €300, mi devas elekti malpli kostan servilon, kiu malrapidigas Mia Vivo-n. Ĉi tio estas granda kosto por mi persone, do mi alĝustigis la kvestadon por 2026, ĉar mi esperas, ke la membraro helpu min pri la subita deficito. Dum Mia Vivo ne plu riskas foriĝon, mi ankoraŭ bezonas vian subtenon por teni ĝin en la nuna stato. La nuna celo estas €945 por la jaro 2026. Ankaŭ la ĝisnunaj donacoj por 2026 estas enkalkulitaj, do ni ne komenciĝas de nulo. Dankon! Amike, Johannes "Johano" Genberg (➩) Sciu, ke la fina sumo povas ŝanĝiĝi. Mia Vivo vivas nur per donacoj, kaj ne havas reklamojn aŭ vendas la informojn de siaj uzantoj. Jen instruoj por kiel donaci. Vi povas vidi ĉiujn niajn donacintojn ĉi tie. #mv-novaĵoj #mv-donacintoj #kvestado KVESTADO 2023-2025: €1700 KOLEKTITA JE 2024-05-22! Ĉi tiu kvestado estas por pagi por la servilo inter 2023-2025 (€325 jare, aŭ €1300 entute) kaj por 2 jaroj por uzi Apple Store por la aplikaĵo de Iphone (entute €200. La sumo por tri jaroj estas jam kolektita). Rimarko: La kvestado altiĝis je €200 eŭroj por la lastaj 2 jaroj pro altiĝo de prezoj.